Auta de Souza

Auta de Souza (Macaíba, 12ª de septembro 1876 - Natal, 7ª de februaro 1901) estis brazila poetino de la dua romantika generacio, aŭtorino de la libro Horto.

Ŝi verkis romantikismajn poemojn kun ia simbolisma influo, kaj estetike altvalorajn. Laŭ la fama historiisto Luís da Câmara Cascudo, ŝi estis "la plej grava mistikema poetino de Brazilo".

En 1936, la Beletra Akademio de Norda Riogrando dediĉis al ŝi anecon, kiel rekono al ŝia verkaro.

La spiritismo tre atentas al ŝia vivo. La konata mediumo Chico Xavier, ekzemple, verkis la libron titolitan Auta de Souza, enhavantan sonetojn atribuitajn al la spirito de la poetino, per la procezo nomata psikografio. (Fonto: Wikipedia)

Vidu ĉi tie tradukitajn komponaĵojn ŝiajn.

Nenhum comentário:

Postar um comentário

Bonvolu lasi vian komenton. Dankon!