Senfina deziro

(Originala titolo: Infinito desejo)
Verkis: Gonzaguinha
Traduko: Flávio Fonseca

Ha, la senfina deliro nomata deziro
Ĉi malsato de kisoj, inspiroj
Ĉi soifo senĉesa pri am'
Ha, ĉi batalo de korpoj ŝvitplenaj
Ardantaj kaj vere senĝenaj
Ĝemantaj pro volo de tuta sindon'

Tiam subite la tempo finhaltas
Dolora plezura eksplod'
Jen la vivo, la vivo, la vivo kaj multe pli
Kaj via rideta vizaĝo
Spegulas la mian je ĝoja vulkano
Mi amas, mi volas vin ĉiam, ne min lasu vi

Mi sentas knabinon ĝermantan
Denove el belo de l' plena virin'
Ho sankta matura naivo
La bono de ĉio por ĉiam kaj plu
Kaj kio plej gravas: pluteni la flamon
Ĝis kiam ne plu povos mi
Kaj nun eĉ ne gravas
Se ne volos la propra Di'



Kantas kaj gitarludas: Flávio Fonseca


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Nenhum comentário:

Postar um comentário

Bonvolu lasi vian komenton. Dankon!