Matenkanto

(Originala titolo: Mattinata)
Verkis: Ruggero Leoncavallo
Traduko: Sylla Chaves

Aŭroro, per blanko vestita,
la pordon malfermis al Sun',
kaj, per rozaj fingroj tuŝita,
la tuta kampar' floras nun.

Skuita de iu mistero,
ĉirkaŭe la viv' plenas jam,
sed vane, sen via apero,
dolore mi kantas pri am'.

Venu do vi, kun blanka vesto,
malfermi pordon por mia kor'!
Estas mallum' via foresto,
ĉar estas vi mia aŭror'!


Rim:
- El la libro 100 jaroj da kantado: Kultura Kooperativo de Eo, 1989.
- Registrita de Neide Barros Rêgo en la albumo Revo de amo, 2015.
- Sur la foto videblas la aŭtoro, la italo Ruggero Leoncavallo.



Kantas: Neide Barros Rêgo
Pianludas: Therezinha de Maria Carvalho Pinto


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Nenhum comentário:

Postar um comentário

Bonvolu lasi vian komenton. Dankon!