Batu mia kor'

(Originala titolo: Bate coração)
Verkis: Cecéu k Antônio Barros
Traduko: Vitor Mendes

Batu, batu, batu mia kor'
Batu en ĉi brusto mia
Vi bone jam alkutimiĝis
Esti mistraktata, sen la rajto via
Batu batu batu mia kor'
Prifajfu vi pri ajna parolaĉ'
Ĉar kion oni portas de la vivo, mia kor'
Ĝi estas am' en disdonata plaĉ'

Ho tum, tum, batu mia kor'
Ho tum batu kor' vi batu plu
Ho tum tum tum tum batu mia kor'
Pro amo mortas mi kun tro da ĝu'

La akvoj nur alfluas al la mar'
L' okuloj miaj larmas pene
La plor' banas mian vizaĝon
Tiom da domaĝo, vivas mi ĉagrene
Sed el mia kor' fluas nur am', nur am'
Liberas ja la amo tre, he!
Pro tio, mia kor', estas sufero, peno, plor'
Kaj mortas ĉiutage ni pro ve'.


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Nenhum comentário:

Postar um comentário

Bonvolu lasi vian komenton. Dankon!