Sambo por la mond'

(Originala titolo: A voz do morro)
Verkis: Zé Keti
Traduko: Vitor Mendes

Jen mi la sambo
La voĉ' de l' monto estas mi, kara sinjor'
Montriĝu al la tuta land' mia valor'
En ĉiuj domoj festenaj
Jen mi la sambo
Jen mi el Rio-de-Ĵanejro ja devena
Jen mi portanta tiun ĝojon
Al miliard' da brazilanoj ĝojplenaj

Pli da sambo
Ni volas sambon
Jen ke nun petas esperante nova rond'
Vivu l' sambo
Jen ni kantantaj
Ĉi melodion por la tuta mond'


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Nenhum comentário:

Postar um comentário

Bonvolu lasi vian komenton. Dankon!