Petro, Antono kaj Johano

(Originala titolo: Pedro, Antônio e João)
Verkis: Benedito Lacerda k Oswaldo Santiago
Traduko: Vitor Mendes

Ĉe l' edziĝo de Anton'
Petro en aŭdaca far'
La filinon de Johano
Forrabis ŝin de la altar'

Lignofajro arde brulas
Iras alte la balono
Kaj Petro ridas feliĉe
Dum ploras malĝoja Antono

Jen mi finas ĉi rakonton
Lignofajro ne plu restas
Johano konsolis Antonon
Kiu nun ebria estas


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Nenhum comentário:

Postar um comentário

Bonvolu lasi vian komenton. Dankon!