(Originala titolo: O pato)
Verkis: Vinicius de Moraes k Toquinho
Traduko: Vitor Mendes
Venas anaso anasid' en anasar'
Venas anaso por paroli al birdar'
Anaso aniĝis
En frenezan reton
Ĝi batis kokinon
Kaj la anaseton,
De la birdgrimpilo
Jen venis la falo
kaj ĝin hufobatis
feroza ĉevalo.
Ĝi trinkis multege
da iu siropo
kaj ĝi sufokiĝis
je sia kropo.
Teleroj rompiĝis
pro ĉi idioto,
kaj do ĝi finiĝis
en la kuirpoto.
Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).
Nenhum comentário:
Postar um comentário
Bonvolu lasi vian komenton. Dankon!