Nigra lumo

(Originala titolo: Luz negra)
Verkis: Nelson Cavaquinho
Traduko: Vitor Mendes

Nur en sol'
Mi serĉas iun kiel mi
Kun tiu ĉi sufera viv'
Kaj jen neniu tiel ĉi.

Nur en sol'
Jen estas mia fi-destin'
Neniu ve kompatas min
Alvenas mia fin'

Nigra lumo lumigadas en trist'
Teatraĵon kun nenia kolor'
Kie estas mi la sola artist'
Am-pajac' en dolor.


KURIOZAĴO: En kelkaj registraĵoj oni mencias la aŭtoron Amâncio Cardoso kiel kunverkisto de tiu ĉi kanto, en aliaj oni mencias Irahy Barros, kaj en aliaj Nelson Cavaquinho aperas kiel sola verkisto. La mistero daŭras.


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Nenhum comentário:

Postar um comentário

Bonvolu lasi vian komenton. Dankon!