Katino ruzplora

(Originala titolo: Gatinha manhosa)
Verkis: Erasmo Carlos
Traduko: Vitor Mendes

Karin', ne plu necesas
Al mi paroli mildece sen ĉes'
Faras kverelojn multajn 
Por posta de mi la kares'

Se mi levas la voĉon
Jen via ploreto:
Kaj do milda peto,
"Ke ne kriu mi
Ĉar doloras en vi"

Jam, mi ne plu kredas
Se plore diras vi ke amas min
Mi scias, estas la vero
Vi volas karesojn sen fin'

Vi iam, katino ruzplora
Ekloĝos en mi
En ĉi mia kor'
Do ne plu de vi
Venos ĉi ruzplor'

Se vi loĝos en ĉi kor'
Do ne plu de vi


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).




Vidu alian tradukon:
Amo flugis for

Nenhum comentário:

Postar um comentário

Bonvolu lasi vian komenton. Dankon!