Destino

(Originala titolo: Te amo, te amo, te amo)
Verkis: João Plinta k Waldir Luz
Traduko: Erick Fishuk

Multajn fojojn kune uzis liton ni 
Kaj ĉe via sin’ matenon trovis mi 
Forgesanta ĉiujn miajn kompromisojn. 
Niaj vestoj, pro l’ amoro, restis for 
Dum kun rapideco batis mia kor’ 
Karesita de afabla via kis’. 

Niaj vivoj estas unu nur afero, 
Do, se ni apartiĝos, restos malespero, 
Malfacile vivas mi sen via am’. 
Jam kontaminis min parfumo via roza 
Kaj se ofendas oni vin, mi furiozas. 
Mi amos vin eterne, ho belega dam’!

Destino, destino, destino, destino 
Por ni jam estas komponita: 
Ni estos nur unu anim’. 
Destino, destino, destino, destino 
Min faris homo tre benita 
Per ĝojo kun neniu lim’.


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Nenhum comentário:

Postar um comentário

Bonvolu lasi vian komenton. Dankon!