Ama idealo

Verkis: Dirce Sales

Inter libroj kaj ideoj
jen aperas Zamenhof!
Por donaci Esperanton
al ni ĉiuj, en la homaro.
Kaj tre baldaŭ, tre rapide
kaj feliĉe...
jen ni ĉiuj - veraj fratoj -,
en lia monda adresaro.

Esperanto! Esperanto!
Multe pli ol lingvo estas ĝi,
ja! nia ama idealo!

Esperanto, Esperanto
ilo paca kaj pasia
al la koroj niaj, koroj niaj!


Aŭdu kaj elŝutu mp3-dosieron de ĉi tiu kanto.
(Kantas: Dirce Sales)


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Nenhum comentário:

Postar um comentário

Bonvolu lasi vian komenton. Dankon!