Sablokabo

(Originala titolo: Ponta de Areia)
Verkis: Milton Nascimento k Fernando Brant
Traduko: James Rezende Piton

Estis Sablokabo la fina cel'.
De Bahi' al Minas, natur' kaj fervojrel'
Kunligiĝis Minas al marhaven'
Nun ne plu la reloj, ordonoj de forpren'
Olda fervojisto kun sia ĉap'
Kaj gajaj memoroj pri homa interes'
Ne plu vaportrajno, ne plu l' ekspres'
Por la junulinoj, fenestroj kaj progres'
En malplena placo, nur ve-impres'
Forgesitaj domoj, vidvinoj sen kares'...


KURIOZAĴO (N.T.) - La kanzono aludas al iama fervojkompanio (Estrada de Ferro Bahia e Minas, EFBM), kiu ligis la nordorienton de la senmarborda brazila ŝtato Minas Gerais al marhaveno en la sudo de la ŝtato Bahia (1882-1966), en la distrikto Ponta da Areia (Sablokabo), parto de la urbo Caravelas. Ties historio estas pritraktita de doktoriĝa tezo (portugallingve verkita) alirebla ĉi tie.
Kaj vidu belajn bildojn ĉi tie.



Kantas: Eida Lima
Gitarludas: Flávio Fonseca


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

2 comentários:

  1. Kiel belega versio, tute flua, de sambela kanzono. James ne haltigas nin regali!

    ResponderExcluir
  2. Vi estas tre afabla analizi kaj prikomenti ĝin, Kikero. Dankon pro la komplimento! Viaj rekomendoj ĉiam bonvenos!

    ResponderExcluir

Bonvolu lasi vian komenton. Dankon!