Petola sambo

Verkis: Dirce Sales k Tania Paixão

Kara pupeto, jen por vi granda novaĵo:
Io mirinda kiun neniam vidis vi!
Sorĉa tapiŝo kies flugo al vi permesos
Preskaŭ senpage tutan mondon koni, ja!
Tute nature, sen interpretistoj,
Kaj la brusto plena de amsento,
Interparoli kaj
Korespondadi kun personoj
De ĉiuj kontinentoj.

Se vi parolas pri la lingvo Esperanto,
Atentu bone, vantemulo, babilema:
Mi jam komponas, teatraĵas, amindumas
Eĉ instruas, ankoraŭ kantas
Kaj plena de amsento...
Tute nature,
Mi parolas bone al pluraj homoj,
Per ĉi tiu magia idiomo!

Ne, ne restu malĝoja,
Venu danci kun mi.

Esperanto muzikas internacie.

Ankoraŭ helpas en momento de fiasko.




Nenhum comentário:

Postar um comentário

Bonvolu lasi vian komenton. Dankon!