Vastas maro

(Originala titolo: Tanto mar)
Verkis: Chico Buarque
Traduko: James Rezende Piton

Estis bela festo ja,
Por mi fascine,
Al mi postrestis obstine
Nur diantospecimen'

Ili velkis viafeste ja
Sed sen dubemo
Forgesiĝis iu semo
En angulo de ĝarden'.

Scias mi, ke ni apartas ĉar
Vastas mar', vastas mar'
Kaj konscias, ke necesas ja
Navigad', navigad'.

Kantu la printempon ja,
Jen mi senfavora,
Sendu bonodoran tigon
El la rosmaren'!


Kuriozaĵo: La ŝtatrenverso, kiu en 1974 finis la jardekojn de regado de Salazar en Portugalio fariĝis konata kiel "Revolucio de la Diantoj", pro tio, ke la popolo surstrate donis al la ribelemaj soldatoj diantojn, la nacian floron. Komponisto Chico Buarque de Holanda en 1975 faris en Brazilo tiun ĉi kanzonon, sed estante sub diktaturo mem, ĝi ne estis allasita de la cenzuro. Ĝi aludas ankaŭ al rosmareno, planto, kiu origine kreskas en Portugalio kaj estas tre uzata en la portugala kuirarto.


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Nenhum comentário:

Postar um comentário

Bonvolu lasi vian komenton. Dankon!