Rudristo

(Originala titolo: Timoneiro)
Verkis: Paulinho da Viola k Hermínio Bello de Carvalho
Traduko: Wel

Ju pli al rem', des pli mi preĝas
Por ke plu daŭru la far'
De ĉi defia vojaĝ'
Sur la sekretoj de l' mar' .
La parol' de mia paĉjo
Venis kun saĝa deklar' :
Manetend' al mar' ne savas
Al maro mankas harar'

Refreno:

Ne mi per mi mem navigas
Min navigigas la mar'
Tiel ĝi kvazaŭ min ligas
Al si sen eĉa prepar'

Rudristo ne estas mi
Emas mi ne al velar'
Kun Dio ĉe la gvidilo
Ne povas esti erar'
Al demando ĉu mi scias
Naĝi mi diras NE ĉar
Ne mi per mi mem navigas
Min navigigas la mar'

Refreno

La reto de mia sorto
Ŝajnas tiu de fiŝist'
Kiam revenas senhava
Ĝi portas multe da trist'
En akvokirlo mi vivas
Klaras tamen direspond' :
Prenas vin funden kaj reen
De l' maro la sama ond'


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Nenhum comentário:

Postar um comentário

Bonvolu lasi vian komenton. Dankon!