La saŭdado nin mortigas

(Originala titolo: A saudade mata a gente)
Verkis: João de Barro (Braguinha) k Antônio Almeida
Traduko: Flávio Fonseca

Ĉe la bordo de milda rivero
Loĝis en mia dom' karulin'
Sur hamako dum frostaj vesperoj
Ŝi min brakumadis por varmigi min

Tamen nun estas ŝi foririnta
Foririnta kaj sen certa reven'
Kaj saŭdado dum frostaj vesperoj
En kava tenero nestiĝos sen pen'

La saŭdado nin mortigas, brunino
La saŭdado dolorigas, brunino
La saŭdado nin mortigas, brunino
La saŭdado dolorigas


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Nenhum comentário:

Postar um comentário

Bonvolu lasi vian komenton. Dankon!