Akvo kaj vino

(Originala titolo: Água e vinho)
Verkis: Egberto Gismonti k Geraldo Carneiro
Traduko: Flávio Fonseca

Li ĉiutage promenadis kun sekeco ĉe la rando de la kort'
Je hor' mortinta, ŝton' mortinta, agonio kaj oranĝoj de la kort'
La vivo iris inter muroj kaj muregoj de silento
Kaj la hundoj kiuj gvatis lian dormon ne mem dormis
Vidis ombrojn je ŝveb', vidis ombrojn en ĝarden'

Mortinta lun', mortinta nokto, forta vento kaj bidaro sur pulvor'
Pro orkolora incendio provizora forkonsumiĝis la kor'
Kaj li komencis la serĉadon de fajregoj malrapide
Lia koro jam ne timis plu la flamon de l' infero
De l' tenebro sen fin'. Espereble tuŝos lin la am'.


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Nenhum comentário:

Postar um comentário

Bonvolu lasi vian komenton. Dankon!