Egberto Gismonti

Egberto Gismonti Amin (Carmo, 5ª de decembro 1947) estas brazila komponisto, plurinstrumentisto, kantisto kaj aranĝisto, ĉefe de instrumenta muziko.

Studinte seriozan muzikarton, li interesiĝis pri esplorado de brazila populara kaj folklora muziko. La ŝoro igis lin studi okkordan gitaron kaj fluton, la scivolemo kaj la eŭropa influo kondukis lin al sinteziloj, la scivolemo pri brazila folkloro kaj kulturaj radikoj igis lin studi brazilan indiĝenan muzikon, kaj li eĉ loĝis dum certa tempo ĉe la Iaualapitis, indiĝenoj de Xingu.

Inter la artistoj kun kiuj li laboris estas Naná Vasconcelos, Marlui Miranda, Charlie Haden, Jan Garbarek, André Geraissati, Jaques Morelenbaum, Hermeto Paschoal, Airto Moreira kaj Flora Purim.

Li registris pli ol 70 aŭtorajn albumojn kaj produktis sennombrajn brazilajn artistojn. (Fonto: Wikipedia)

Vidu ĉi tie tradukitajn komponaĵojn liajn.

Nenhum comentário:

Postar um comentário

Bonvolu lasi vian komenton. Dankon!