La reveno

(Originala titolo: A volta)
Verkis: Roberto Menescal k Ronaldo Bôscoli
Traduko: Wel

Sonu al mi via voĉ',
la versoj kompreneble estu vi.
En la infer' de senesper'
mi restu se ne venas vi.

Ve kiel tristas sol',
ve longas la atend',
kun vi via pardon',
jam festas via ven'.

Sed nepre silentigu min,
venu tuj al fin' mia fuŝparol'.
Ĉu ne sufiĉu vidi vin
en tia bela freŝa vol'?

Kurvenu tuj al mi,
brakumu min jam vi,
ĝis pro nia pasi'
soleco povu nur apartiĝi de ni.


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Nenhum comentário:

Postar um comentário

Bonvolu lasi vian komenton. Dankon!