Sambblazono

Verkis: Elma do Nascimento

Morgaŭ je la frumateno
Mi alvokos la tutan amikaron
En mia mano estas kuikoj, tamburinoj, sonoril'
Vidu mian muzikistaron

Oni diras, ke la sambo naskiĝis
El la sklava kanzon'
Sed tio ankoraŭ ne finiĝis
Brazilo, ĝi pli aŭdigis
Nun ĝi estas la dom'

La sambo havas lernejon
Kun sia grava motivo
Kaj ludas varman muzikon
De la danka popolo
Kun espero kaj vivo


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Nenhum comentário:

Postar um comentário

Bonvolu lasi vian komenton. Dankon!