Flirta velo

(Originala titolo: Vela aberta)
Verkis: Walter Franco k Cid Franco
Traduko: James Rezende Piton

Jen iranta flirta velo
Malproksime en la mar'
Blanka instiga gvidstelo
Por naviga imagar'
De mi sekvatas la velo
Tra la vastec' de la mar'
Al ĝi donas pli da belo
La esprim' de la rigard'.
La esprim' sencela, svaga
Ne klarigeblas sen erar'
Kun reflekto ĉiutaga
De l' beleco de la mar'
Al mi novaj mensostatoj
Inter ĝia proponar'
Pri popoloj, miaj fratoj,
Troviĝantaj trans la mar'.


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Nenhum comentário:

Postar um comentário

Bonvolu lasi vian komenton. Dankon!