Bumerango

(Originala titolo: Bumerangue)
Verkis: Uchôa Negro
Traduko: Émerson dos Santos

Pri ĝoja tag’ pensu ni
Kuraci la vundojn ni pensu pri
Vivantaj homoj en pac’ kaj amo
Sur mond’ en pac’ kaj amo.

Infanoj ploras kaj sentas malsaton
Humiligas milit’ soldaton
Suferas la familioj pro l’ dramo
De la senamo

Do kial la sufer’?
Pro kio la sufer’?
Kialon havu sufer’
Por kio la sufer’?

Nin akompanu la de amo ĉeesto
Nin savu fid’ de la vivtempesto
Al malbonfartoj, sen ajna kontesto,
Deziru ni sanon

Ni pardonpetu pro agi malmulte
Ni ĉiam revu, sed sen naiv’
Ni petu forton, kuraĝon
Por la malĝojoj de l’ viv’

Do kial la sufer’?
Pro kio ĝi estas certa ver’?
Malamo: kial sur ter’?
Ĝi estas kvazaŭ bumerango
Ĝi revenas: jen danĝer’!
Malamo estas bumerango


Rim: Prezentita dum la arta vespero de la 54ª Brazila Kongreso de Esperanto, en la urbo Gojanjo, en 2019.


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Nenhum comentário:

Postar um comentário

Bonvolu lasi vian komenton. Dankon!