Barketo

(Originala titolo: O barquinho)
Verkis: Roberto Menescal k Ronaldo Bôscoli
Versio: Wel

La lum' de l' tag', la gaj' de l' sun',
kaj barketo laŭ la flu', 
sur la mara mola blu'.

Someras jam, amor' kaj am'
en barketo laŭ la flu' 
de la brizo por ni du.

Ja sen intenc' tujas komenc'
de kanzon' kvazaŭ el mar', kaj la sun' 
estas reva kis',
bluĉiel' sen mis'

Reen al ter', subir' de l' sun',
kaj l' barket' en glita kur',
kaj la volo kanti, nur. 

Blu' en ĉiel', insula bel',
kaj l' barketo estas kor'
glite laŭ kanzono for.

Ĉi-ĉio en pac' dum reven',
kun trankvilo de somer' kaj vesper'.
La barketo jen 
laŭ vesperseren'...


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).




Vidu aliajn tradukojn:
Barketo
La ŝipeto

Nenhum comentário:

Postar um comentário

Bonvolu lasi vian komenton. Dankon!