Virino

(Originala titolo: Mulher)
Verkis: Erasmo Carlos
Traduko: Vitor Mendes

Oni diras ke virin' malfortas
Kia mensogo absurda
Jen ke la rutinon kun virin' dividas mi
Kaj vidas, fort' estas kun ŝi.

Vidu kiel fortas tiu mia
Tiu ĉi saĝeco estas dia
Ŝi plaĉas al mi ŝajnigante obeema
Sed ŝi estas stratagema

Kiam mi vespere hejmalvenas
Estu ĉi virin' nur mia.
Sed ne estos nur al mi la amo
Ĉar al bebo estos mamo.

Ĉi tiu jam postulas manon ŝian
Kaj tiu ŝian amon, ajnan, ian.
Kvar malinoj bezonantaj dependantaj
De l' forto de l' virin'

Virin' virin'!
El koto generinta vian eston
Al mi venis inspir'
Por vin en ĉi kanzon' dekanti mi.

Virin' virin'
Ŝajnigas vi ke forta estas vir'
Kaj jen la iluzi'
Mi fortas, sed neniel kiel vi.


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Nenhum comentário:

Postar um comentário

Bonvolu lasi vian komenton. Dankon!