Jen

Verkis: Alejandro Cossavella

Jen la suno, jen la luno, jen du malsamaj astroj
Jen vikingo, jen urbano, jen la plej malsamaj homoj

Jen vi kaj mi, akvo kaj oleo
Jen vi kaj mi, akvo kaj oleo

Jen mandrilo, jen ŝakalo, jen du malsamaj bestoj
Jen kastelo, jen igluo, jen la plej malsamaj domoj

Jen vi kaj mi, akvo kaj oleo
Jen vi kaj mi, akvo kaj oleo

Jen pomsuko, jen veneno, jen malsamaj trinkaĵoj
Jen vi kaj mi, akvo kaj oleo



Rim: Registrita en la albumoj
Ŝako, de La Porkoj: Vinilkosmo, 1999 (aĉetu ĝin ĉi tie)
Revolucio en pajleraro, de Ale Kosabela: Vinilkosmo, 2009 (aĉetu ĝin ĉi tie)



Kantas: Ĵomart kaj Nataŝa


Regea versio:

Kantas: Alejandro Cossavella


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

2 comentários:

  1. Simpla kaj bela kanto. Mi ankau rekomendas la version de Jomart kaj Natasha: https://www.youtube.com/watch?v=-37cJYhzd6s

    ResponderExcluir
    Respostas
    1. Ja, ties versio ankaŭ estas belega! Mi ĵus aldonis la videon sub la muzikteksto.

      Excluir

Bonvolu lasi vian komenton. Dankon!