Tempoj modernaj

Verkis: Alejandro Cossavella

Tempo pasas pli aŭ malpli rapide por la homoj sur la Ter'
sed eble ĝi etendiĝas kvazaŭ mapo antaŭ sensoj de anĝel'

Venu tuj, vi tre mankas al mi, noktoj fariĝas eternaj
Venu tuj, ne plu eltenas mi... ho, ĉi tiuj tempoj modernaj...

Tempo flugas, kuras, pasas tempo... sanigas vundojn en la kor'
almenaŭ tion diras la saĝuloj kiam pasis la dolor'


Rim: Registrita en la albumo Tro: Vinilkosmo, 2018 (aĉetu ĝin ĉi tie).


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Nenhum comentário:

Postar um comentário

Bonvolu lasi vian komenton. Dankon!