Jes, mi iros kun vi

(Originala titolo: É com esse que eu vou)
Verkis: Pedro Caetano
Traduko: Sylla Chaves

Jes, mi iros kun vi por sambi ĝis surtera fal'.
Mi forĵetos kun vi la zorgojn dum ĉi karnaval'.
Se neniu kunkantos, mutos mia tamburin',
sed popola aplaŭdo varmigos min.

Jam sur la strato ĉiuj sambas, man' en mano.
Ĉifonul' kaj senatano sambas laŭ ĉi melodi',
kaj, ĉe fenestro, en pian' de dommastrino,
amorinda servistino
ankaŭ ludas: "mi iros kun vi"...


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Nenhum comentário:

Postar um comentário

Bonvolu lasi vian komenton. Dankon!