Pedro Caetano

Pedro Walde Caetano (Bananal, 1ª de februaro 1911 — Rio-de-Ĵanejro, 27ª de julio 1992) estis brazila komponisto, sambisto kaj komercisto.

Li verkis plurajn marŝojn , sambojn, valsojn kaj ŝorojn en la tiel nomata "Erao de l' Radio" de la brazila muziko. Entute li verkis pli ol 400 muzikaĵojn. Inter iliaj kunverkintoj estas Claudionor Cruz (la plej konstanta), Pixinguinha, Noel Rosa, Alcyr Pires Vermelho kaj Walfrido Silva.

La ĉefaj tiamaj interpretistoj de liaj kantoj estis Ciro Monteiro, Orlando Silva, Sílvio Caldas, Francisco Alves, Aracy de Almeida kaj Elis Regina. (Fonto: Wikipedia)

Vidu ĉi tie tradukitajn komponaĵojn liajn.

Nenhum comentário:

Postar um comentário

Bonvolu lasi vian komenton. Dankon!