Tuj, tuj, balono

(Originala titolo: Cai, cai, balão)
Verkis: Assis Valente
Traduko: Sylla Chaves

Ne flugu for,
kara balon' de mia kor'!
Rapidas fal'
de revado al real'.

Kruela vento
tra la ĉielo portos vin.
Tuj, tuj, balon',
fuĝu la venton de l' destin'!

Ĉe la fajro de raketoj
flugis al Sankta Johan',
same kiel balonetoj,
miaj revoj de infan',

sed kruela vent' impetis,
vento plena de koler',
kaj la revbalonon ĵetis
sur la teron de mizer'.


Rim: Sankta Johano = granda brazila popolfesto fine de junio; tiam vidiĝas multaj fajraĵoj kaj ankaŭ paperbalonoj.

Registrita de la kantistino Aurora Miranda, en la albumo Brazilo Kantas por Pli Bona Mondo, de Sylla Chaves, en 1970.


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Nenhum comentário:

Postar um comentário

Bonvolu lasi vian komenton. Dankon!