Somera sambo

(Originala titolo: Samba de verão)
Verkis: Marcos Valle k Paulo Sérgio Valle
Traduko: Wel

Vidu nur, kia am',
Preterpasa knabin'.
Malaperis sen dram',
Sed rigardis nur min.

Se ŝi venos ja mi
Diros tuj re kaj re
Ke am' estas pasi'
Por ĝu' de du, ĉu ne?

Kun brul' kvazaŭ de somer' 
Ardas en desper',
Saltas, mia kor' nur por
Renkonti l' knabinon, ŝi: jen!

Kaj kun si portas ŝi
Maron en la rigard'.
Mokas min la destin',
Ĉi senfina hazard'.

Nur promes', mi sen jes',
Longas en ĉi desper'.
Sen ripozi en dorm',
Kun la pens' al tener'. 

Ho ve, grandas la sufer'.
Kion do faru mi?
Mi en preĝ' , vi sur la: ter'!


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Nenhum comentário:

Postar um comentário

Bonvolu lasi vian komenton. Dankon!