Jesuo Kristo

(Originala titolo: Jesus Cristo)
Verkis: Roberto Carlos k Erasmo Carlos
Traduko: Vitor Mendes

Jesuo
Kristo
Jesuo jen mi tie ĉi

Vidas mi en ĉielo
Nubon pasantan, en la lazur'
Vidas mi sur la tero
Popolamason en sia kur'
Kiel ĉi blanka nub’
Tiu gento ne scias pri destin’
Sed povos diri vi
Pri la ĝusta voj’, Patro venu min

Jesuo
Kristo
Jesuo jen mi tie ĉi

Tuta ĉi homamas’
En la brusto amas serĉe je pac’
Kaj malgraŭ la malbono
Kun la esper’ iras ja sen lac’
Kaj rigardante floron
Naskitan sur ies ama grund’
Jen mi rigardas supren
Kaj sentas fid’ al Savant’, ĝis fund’

Jesuo
Kristo
Jesuo jen mi tie ĉi

Mi ĉiujloke vidas
Disan rigardon de iu frat’
Kiu serĉe al bon’
Iras samdirekte al sama ton’
Jen la deziro mia
Ke kresku ĉiam ĉi procesi’
Por ke l’ tuta homaro
Kunkante preĝu al nia Di’

Jesuo
Kristo
Jesuo jen mi tie ĉi


Rim: en la refreno okazas melismo en du vortoj, t.e., kantado de pli ol unu noto sur la sama silabo. Do, la prononco estu "Je-esuo" kaj "Kri-isto".


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Nenhum comentário:

Postar um comentário

Bonvolu lasi vian komenton. Dankon!