La placo

(Originala titolo: A praça)
Verkis: Carlos Imperial
Traduko: Jorge das Neves

La sama placo, la sama benko,
la samaj floroj, la sama ĝarden'
sed ja forestas vi en la placo
sen vi ne festas mi sola dum promen'

Mi vekiĝis trista pro saŭdado, pro angor'
hodiaŭ tre malĝojas kaj priploras mia kor'
mi sidas sur la benko de la placo nun sen vi
la amo komenciĝis tie ĉi!

En mia memoro ripetiĝas la afer',
la kisoj, amdeklaroj kaj promesoj sur la Ter'...
Per mia tranĉileto vian nomon ĉizis mi
sur arbo plustaranta tie ĉi!


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).




Vidu alian tradukon:
La placo

Nenhum comentário:

Postar um comentário

Bonvolu lasi vian komenton. Dankon!