Tradukiĝi

(Originala titolo: Traduzir-se)
Verkis: Fagner k Ferreira Gullar
Traduko: Tarcísio Lima

Unu parto de mi estas konkordo
Kaj la dua senfundo kaj senbordo;
Unu parto reflektas hommultiĝon
Kaj la dua fremdecon kaj soliĝon;
Unu parto de mi pesas, mezuras
Kaj la dua plezuras;
Unu parto de mi manĝon devoras
Kaj la dua priploras;
Ĉiamdaŭre flamadas la unua,
Ekfulma, ekflagra jen la dua;
Jen ankoraŭ l’ unua nur vertiĝas
Kaj la dua vortiĝas;

Ĉu verŝiĝi en alian unu parto,
Kio estas demand’ de viv’ aŭ morto,
— Estus arto? estus arto?


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).




Vidu alian version:
Tradukiĝo

Um comentário:

  1. Ĉu arto? Jes tradukiĝo estas arto. Pruvas tion du brilaj esperantigoj de versoj de Ferreira Gullar, bela kantaĵo!

    ResponderExcluir

Bonvolu lasi vian komenton. Dankon!