Ni faru

(Originala titolo: Façamos, vamos amar)
Verkis: Cole Porter
Portugallingva traduko: Carlos Rennó (el Let's do it)
Esperantigita de (laŭ inspiro de la portugala traduko): James Rezende Piton

La faraon' (sen kalson') faris
Kleopatra je Amon' faris
Ni faru, ekamu ni...

Barbaroj for de kondom' faris,
Romianoj en sia Rom' faris
Ni faru, ekamu ni!

En Italuj', italar' faras,
(sen korset': Itali')...
Koreoj, jes, faras
Benis l' Akademi'.
Oni en Katar', apud mar', faras
Kun granda bru' la kato en ar' faras
Ni faru, ekamu ni!

Ĝirafoj kun la koleg' faras
La papagoj en brueg' faras
Ni faru, ekamu ni...

La raŭpoj en plena ard' faras
En Ĉinio miliard' faras
Ni faru, ekamu ni!

Ĉiu civitan' en Svisland' faras
Kun permes' de l' establo
Kiel Beaufront faris
- se ne mankis kapablo
Forta akrid', kun memfid', faras
La araneino je perfid' faras
Ni faru, ekamu ni!

Hipopotamoj de l' Nil' faras
Simietoj en Brazil' faras
Ni faru, ekamu ni...

La papilioj en Ĉili' faras
Elefantoj sen tali' faras
Ni faru, ekamu ni!

Volapukistoj inter "ü" faris
Kun benoj de la Prelat',
Ĉiu hejma best' faras,
Ĉu rato, cimo aŭ blat'
Kuraĝa gru', sur bambu', faras
Kaj sur la grund' tiel plu faras
Ni faru, ekamu ni!

Idistoj sen la ĉapel' faras
Interlingvanoj je Babel' faras
Ni faru, ekamu ni...

La finvenkistoj eĉ en Raŭm' faras
La sardinoj en marŝaŭm' faras
Ni faru, ekamu ni!

Paseroj je kvivit' faras
Prefere -at' ol -it'...
Intoj ne plu faras - jam tro for de la lit'!
Junaj studentoj, preter gent', faras
La popoloj en konsent' faras
Ni faru - ekamu ni!...


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Nenhum comentário:

Postar um comentário

Bonvolu lasi vian komenton. Dankon!