Kiom grandas mia amo al vi

(Originala titolo: Como é grande o meu amor por você)
Verkis: Roberto Carlos
Traduko: nekonata

Mi havas ion por diri al vi
Sed per vortoj, mi ne scias diri
Kiom grandas mia amo al vi
Nenio estas por ĝin kompari
Por ke mi povu klarigi vin
Kiom grandas mia amo al vi

Nek la ĉielo, nek la steloj
Kaj nek amo kaj la senfino
Estas pli grandaj ol mia amo
Nek pli belaj
Mi senesperas ĉiam serĉante
Iun manieron por diri al vi
Kiom grandas mia amo al vi

Ne plu forgesu eĉ sekundon
Ke mi havas amon la plej superan
Kiom grandas mia amo al vi


Rim:
- En tiu ĉi traduko troviĝas kelkaj metrikaj problemetoj, kiuj kondukas al misprononco (ekzemple "i" sonanta kiel "j") kaj sekve al malfacila komprenebleco. Tamen la videa produktado valoras, tial ĝi estas aldonita al la kolekto.
- Se iu scias, kiu estas la tradukinto, bonvolu informi al mi!



Kantas: Markone Froes


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).




Vidu alian tradukon:
Kiel grandas ĉi mia amo al vi

Nenhum comentário:

Postar um comentário

Bonvolu lasi vian komenton. Dankon!