Dek unua trajno

(Originala titolo: Trem das onze)
Verkis: Adoniran Barbosa
Traduko: Vitor Mendes

Mi ne povas ja
Neniun minuton plu kun vi
Mi bedaŭras, am'
Al dom' iros mi
Tien, al Ĵasanan'
kaj vespere la trajn'
lasta je l' dek unua estos
Poste nur post matenpan'
Kaj cetere, virin'
Plu estas io
La patrin' ne dormas sen mia alven'
Estas mi sola fil'
Por zorgi pri l’ dom’ estas nur mi
Estas mi sola fil'
Por zorgi pri l’ dom’ estas nur mi
(Mi ne povas ja)


Rim:
- Ĵasanan' (originale Jaçanã) estas kvartalo de la urbo San-Paŭlo.
- La partituro de tiu ĉi muzikaĵo estas disponebla ĉe BrazilMuzika Klubo.



Kantas kaj gitarludas: Flávio Fonseca
Por spekti la kompletan videon, abonu:
brazilakolekto.com/brazilmuzikaklubo


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).




Vidu alian version:
La dekunuahora trajno

Nenhum comentário:

Postar um comentário

Bonvolu lasi vian komenton. Dankon!