Je la lasta foj’

(Originala titolo: Pra dizer adeus)
Verkis: Edu Lobo k Torquato Neto
Traduko: Wel

Jes mi
foras nun de vi,
loĝas tie-ĉi
la sufer’ kaj solo.

Tiel solas mi...
La terura pens'
ne revidi vin,
estas preskaŭ morto.

Ha, kiel volus mi
diri jam al vi,
ke ja estis amo,
ke mi ne povas vivi sen vi,
ne!
Mi mortas sen vi,
ve!
Venu, eĉ se nur
je la lasta foj’.


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).




Vidu aliajn tradukojn:
Eĉ se por ne plu
Por diri adiaŭ

Nenhum comentário:

Postar um comentário

Bonvolu lasi vian komenton. Dankon!