Eĉ se por ne plu

(Originala titolo: Pra dizer adeus)
Verkis: Edu Lobo k Torquato Neto
Traduko: Wel

Por ni
Ne eblas reven'
Ni du vivu en
Ĉi soleco sen fin'

Solaj laŭ la voj'
Ĉi granda dolor'
Senkompate for
Iĝos nia destin'

Ĉu vere povas am'
Tiu granda flam'
Simple malaperi?
Ne, ne povas, kompreneble ne
Ŝanc' estas al ni du
Ŝanc' nin revidi, nu
Eĉ se por ne plu


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).




Vidu aliajn tradukojn:
Je la lasta foj’
Por diri adiaŭ

Nenhum comentário:

Postar um comentário

Bonvolu lasi vian komenton. Dankon!