Pli da sambo

(Originala titolo: Tem mais samba)
Verkis: Chico Buarque
Traduko: James Rezende Piton

Pli da samb’ en renkonto ol atendo
Pli da samb’ en malbono ol en vundo
Pli da samb’ en realo ol pretendo
Pli da samb’ en sabato ol en lundo

Pli da samb’ en haveno ol en velo
Pli da samb’ en la mano ol okulo
Pli da samb’ en pardono ol forpelo
Pli da samb’ en la kor' de laborulo

Pli da samb’ en la brusto de ploranto
Pli da samb’ en la ploro pro vizi'
Ke bonegas la samb’
en ajna kvanto,
Kaj la kor', sambanto,
sambas sen konsci'!

Venu sambi,
ankaŭ vi!
Se sambus tuta homaro
Facilus pli certe la viv'...


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Nenhum comentário:

Postar um comentário

Bonvolu lasi vian komenton. Dankon!