Kiel la maronda flu'

(Originala titolo: Como uma onda (Zen surfismo))
Verkis: Lulu Santos k Nelson Motta
Traduko: Ivo Pinto Magalhães

Ĉio ajn ne estos plu
Denove la sama, kiu estis iam,
Ĉio pasas, foras en
eterna flu',
La vivo ondmoviĝas
kiel mar',
Tien kaj reen
senfine.

Ĉio, kion vidas ni
Pasintan sekundon estis ne la sama,
Jen natura saĝa ago
ĉiama,
Antaŭen, sentime, nu!
Estu ni plenkonsciaj
pri l' vero,
Multas la viv' en la Tero,
Ĉie ajn, senĉese,
kiel la maronda flu'
Kiel la maronda flu'
Kiel la maronda flu'


Rim: Registrita en la albumo Esperanto, mia pasio, de Vera Jordan. Memeldona, 2007


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).




Vidu alian tradukon:
Kvazaŭ la ondoj

Nenhum comentário:

Postar um comentário

Bonvolu lasi vian komenton. Dankon!