Pantanala trajno

(Originala titolo: Trem do pantanal)
Verkis: Paulo Simões k Geraldo Roca
Traduko: Flávio Fonseca

Kiam ĉi olda trajn' iras tra la Pantanal'
El la sudakrucaj steloj venas lumsignal'
Montrante, ke tiu vojo bonas plej por la hom'
Kiu fuĝas el la kolero.

Kiam ĉi olda trajn' iras tra la Pantanal'
Mia famili' atendas novaĵojn el val'
Dirante, ke mi bonfartas kaj pluiras
Al la Sankta-Kruc'-de-l'-Siero

Kiam ĉi olda trajn' iras tra la Pantanal'
Nur en mia koro estas bata malegal'
Ĝi nun scias, ke samcele vojaĝas la tim'
Sur la reloj de la tuta Tero.


Rim:
- Pantanalo = Propra nomo, regiono de la brazila provinco Mato-Groso (laŭ Vortaro Túlio Flores)
- Sankta-Kruc'-de-l'-Siero = simpla esperantigo de hispanlingva nomo de urbo en Bolivio.
- Mi decidis sekvi fidele la neperfektan metrikon de la originalo, por faciligi kantadon.



Voĉo: Alejandro Cossavella
Kamparana gitaro: Emerson Fonseca
Gitaro: Flávio Fonseca
Studio k teknikisto: 1234 (Pedro Tavares)
Filmado k muntado: Diógenes Dias


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

2 comentários:

Bonvolu lasi vian komenton. Dankon!