Vicente Sales

Vicente Sales loĝas en Belorizonto, estas emerita, kuremulo, abel-bredisto kaj amatore ludas gitaron.

Li esperantistiĝis en 2013 por fari internacian vojaĝon, kaj ekde tiam li agadas por la disvastigo de la lingvo kiel la plej taŭga ilo por la internacia komunikado.

Kiel kuremulo kaj esperantisto li faris kelkajn videojn en Esperanto, kiel tiun de la 1ª Kurado Esperanto okazinta dum la Brazila Kongreso de Esperanto en 2018 en Kuritibo.

Nuntempe li klopodas, kune kun gravaj esperantistoj de Belorizonto, restarigi la asocion SEM (Societo Esperantista de Minas Gerais).

Vidu ĉi tie muzikaĵojn tradukitajn de li.

Nenhum comentário:

Postar um comentário

Bonvolu lasi vian komenton. Dankon!