Tavinho Moura

Otávio Augusto Pinto de Moura (Juiz de Fora, 9ª de aŭgusto 1947), pli konata kiel Tavinho Moura, estas brazila kantisto, komponisto, gitaristo kaj kamparangitaristo.

Tavinho estas ano de la kultura movado Clube da Esquina (t.e. Klubo de l' Stratangulo). Li registris plurajn albumojn kaj verkis muzikon por pluraj kinfiloj, kaj elstariĝas kaj en la muzika kaj en la kina medioj.

Kiel komponisto, li komponis muzikaĵojn registritajn de Milton Nascimento, Sérgio Reis, Beto Guedes, Almir Sater, Boca Livre, Simone, Zizi Possi, Pena Branca & Xavantinho, 14 Bis kaj aliaj. (Fonto: Wikipedia)

Vidu ĉi tie tradukitajn komponaĵojn liajn.

Nenhum comentário:

Postar um comentário

Bonvolu lasi vian komenton. Dankon!