Nico Fagundes

Antonio Augusto da Silva Fagundes (Alegrete, 4ª de novembro 1934 - Portalegro, 24ª de junio 2015), konata kiel Nico Fagundes, estis brazila poeto, komponisto, aktoro, advokato kaj televidulo.

Li estas respektata kiel aŭtoritatulo pri gaŭĉa folkloro, historio de la subŝtato Suda Riogrando, antropologio, afrik-gaŭĉaj religioj, tipaj vestaĵoj de Riogrando, gaŭĉeca kuirarto kaj folkloraj dancoj.

La muzikaĵo Canto Alegretense (t.e. Kanto Alegretana), kies versojn li verkis, estas pli kantata ol la propra himno de la urbo Alegrete.

Vidu ĉi tie tradukitajn komponaĵojn liajn.

Nenhum comentário:

Postar um comentário

Bonvolu lasi vian komenton. Dankon!