Miguel Bento

Miguel Bento naskiĝis en 1997 en Porto Alegre, kie li loĝas ĝis nun. Li estas licenciulo pri fiziko kaj studento en samfaka bakalaŭra kurso.

En 2015 li eklernis Esperanton kaj en 2017 ekinstruis ĝin. De tiam li pli kaj pli engaĝiĝis en la Esperanto-movadon, i.a. per aktivado en la programo Ekparolu!, de edukado.net, en la estraroj de GEA kaj BEJO kaj en la komitato de TEJO.

Vidu ĉi tie muzikaĵojn tradukitajn de li.

Nenhum comentário:

Postar um comentário

Bonvolu lasi vian komenton. Dankon!