Manno Montanna

Zeroni dos Santos da Silva, pli konata kiel Manno Montana, estas brazila kantisto kaj gitaristo.

Li jam laboris kiel gitarinstruisto, muzikisto por dancgrupoj en CTG (t.e. Centro de Gaŭĉaj Tradicioj) kaj kiel kantisto en sertaneca duopo.

En 2017 li ekstudis Esperanton, kaj entuziasme komencis uzi ĝin en la muziko kaj traduki kantojn kiujn li registras en sia persona studio. Inter aliaj muzikaj agadoj, li koncertis ĉe MondFest' 2020, de UEA.

Aliĝu al lia kanalo ĉe Jutubo: youtube.com/MannoMontanna.

Vidu ĉi tie muzikaĵojn tradukitajn de li.

Nenhum comentário:

Postar um comentário

Bonvolu lasi vian komenton. Dankon!