João Silva

João Leocádio da Silva (Arcoverde/PE, 16ª de aŭgusto 1935 - Recife/PE, 6ª de decembro 2013), konata kiel Majstro João Silva, estis brazila komponisto, kantisto kaj muzikproduktoro.

Li estis unu el la ĉefaj kunlaborantoj de Luiz Gonzaga, kun kiu li kunverkis pli ol cent muzikaĵojn, inter ili plurajn furorajojn.

Dum sia tuta vivo João Silva verkis pli ol du mil muzikaĵojn, kiuj estis registritaj de gravaj artistoj de la brazila muziko, kiel Alcione, Benito di Paula, Beth Carvalho, Bezerra da Silva, Demônios da Garoa, Dominguinhos, Elba Ramalho, Fagner, Falamansa, Mastruz com Leite, Frejat, Genaro, Genival Lacerda, Jackson do Pandeiro, Lenine, Mariana Aydar, Marinês, Moreira da Silva, Ney Matogrosso, Quinteto Violado, Sivuca, Trio Parada Dura, Wanderley Cardoso kaj Zeca Baleiro, inter aliaj. (Fonto: Wikipedia)

Vidu ĉi tie tradukitajn komponaĵojn liajn.

Nenhum comentário:

Postar um comentário

Bonvolu lasi vian komenton. Dankon!