Ivan Lins

Ivan Guimarães Lins (Rio-de-Ĵanejro, 16ª de junio 1945) estas kantisto, pianisto kaj komponisto, kaj unu el la brazilaj artistoj plej famaj en la mondo.

Li lanĉis sennombrajn sukcesajn albumojn. Ekde la 80aj jaroj, li ekinvestis por la internacia kariero, ĉefe en Usono, kie pluraj steluloj registris liajn komponaĵojn, kiel Quincy Jones, George Benson, Ella Fitzgerald, Sarah Vaughan kaj Barbra Streisand.

En Brazilo registris liajn kantojn Elis Regina, Simone, Quarteto em Cy, Gal Costa, Jane Duboc, Zizi Possi kaj Emílio Santiago, inter aliaj. Li gvidis televidan programon ĉe Stacio Globo apud Gonzaguinha kaj Aldir Blanc, nomatan Som Livre Exportação.

En 1991, kun la amiko kaj kunverkanto Vitor Martins, li fondis la diskeldonejon Velas. Artistoj kiel Chico César, Lenine kaj Guinga ricevis grandan apogon de tiu eldonejo por lanĉi siajn artajn karierojn. Tiu eldonejo ankaŭ lanĉis albumojn de jam famaj artistoj, kiel Zizi Possi, Fátima Guedes, krom postmortajn albumojn de Elis Regina. (Fonto: Wikipedia)

Vidu ĉi tie tradukitajn komponaĵojn liajn.

Nenhum comentário:

Postar um comentário

Bonvolu lasi vian komenton. Dankon!