Gonzaguinha

Luiz Gonzaga do Nascimento Júnior, pli konata kiel Gonzaguinha, (Rio de Ĵanejro, 22ª de septembro 1945 – Renascença, 29ª de aprilo 1991) estis brazila kantisto kaj komponisto.
Oni diras, ke li estis adoptita filo de la pernambuka artisto Luiz Gonzaga.
Li fondis la Movadon Artan Universitatan (MAU), kun Aldir Blanc, Ivan Lins, Márcio Proença, Paulo Emílio kaj César Costa Filho. Tiu movado ludis gravan rolon en la brazila populara muziko en la 70aj jaroj kaj en 1971 rezultis en la fama televida programo Som Livre Exportação.
Liaj komponaĵoj estis registritaj de multaj gravaj interpretistoj, kiel Maria Bethânia, Zizi Possi, Simone, Elis Regina, Fagner kaj Joanna.
Gonzaguinha mortis 45-jaraĝa, revenante de koncerto en Paranao, pro aŭto-akcidento.
(Fonto: Wikipedia)

Vidu ĉi tie tradukitajn komponaĵojn liajn.

Nenhum comentário:

Postar um comentário

Bonvolu lasi vian komenton. Dankon!