Fernando Maia

Fernando Jorge Pedrosa Maia Junior (24-an de marto 1983) estas brazila geologo kaj ekde 2006 esperantisto.

En 2020 li estis laŭreata de La Ondo de Esperanto kiel Esperantisto de la Jaro.

Ekde 2019 li estas vicprezidanto de Universala Esperanto-Asocio, kaj li estis Financa Direktoro (2016-2019) de Brazila Esperanto-Ligo kaj konsilanto de diversaj internaciaj kaj lokaj organizaĵoj kiel Tutmonda Esperantista Junulara Organizo kaj la Afrika Centro por Monda Civitaneco. Antaŭe, li estis prezidanto (2014-2016) kaj kasisto (2009-2014) de la Brazila Esperantista Junulara Organizo kaj taskaro-reprezentanto membro de Internacia Kunordiga Kunveno de Junularaj Organizaĵoj, kunlabore kun UN kaj Unesko.

Vidu ĉi tie muzikaĵojn tradukitajn de li.

Nenhum comentário:

Postar um comentário

Bonvolu lasi vian komenton. Dankon!